Suna protuberanco

Suna protuberanco kun bildoj de Jupitero kaj Tero por grandeca komparo

Suna protuberanco estas granda brila strukturo de la suna atmosfero, kiu komponiĝas el relative malvarma kaj densa plasmo kun temperaturo de la grandordo de 10 000 K, sama grandordo kiel tiu de la suna fotosfero. Tia strukturo baniĝas en la multe pli varma kaj maldensa plasmo de la korono ; ties formo estas trudita de korona magneta kampo. Tipa protuberanco havas grandon de pluraj miloj da kilometroj, kun rekordo de 800 000 km kaj daŭras pluraj semajnojnmonatojn.

La sunaj protuberancoj vidiĝas kiel brilaj formoj kiam ili aperas ĉe la rando de la suna disko. Kiam oni vidas ilin sur fono de la fotosfero, ili aperas kontraste malhela kaj estas tiel nomataj sunaj filamentoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy